Róza Jókai
Quick Facts
Biography
Róza JÓKAI, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Jókai Róza estis hungara pentristo, verkisto, adoptita filino de Mór Jókai, nepino de Róza Laborfalvi. Ŝia geedziĝa nomo (hungarsisteme) estis Feszty Árpádné, ŝia filino estis Masa Feszty.
Róza Jókai [1] naskiĝis (ekster geedziĝo) la 19-an de februaro 1861 en Pest (urbo), ŝi mortis la 28-an de januaro 1936 en Budapeŝto.
Biografio
Róza Jókai lernis pentroarton de Bertalan Székely kaj Károly Lotz en Budapeŝto. Ŝi profundigis sian pentradon en akademio en Munkeno. En 1888 ŝi edziniĝis al Árpád Feszty, en 1895 ŝi naskis filinon. Komence ŝi okupiĝis pri pentrado, poste pri verkado. Ŝi ofte partoprenis en komunaj ekspozicioj, krome ŝi desegnis bildojn por romanoj de Mór Jókai. Ŝi verkis 2 memuarojn, kie ŝi skribis pri vivo kaj amika rondo de Mór Jókai.
Elektitaj pentraĵoj
- Vörös hajú lány
- Álló női akt (Staranta nuda virino), (1936) - vidu la bildon!
- Beszélgetők
Ŝiaj memuaroj
- Akik elmentek… (1923)
- A tegnap (1924)