peoplepill id: raymond-van-melckebeke
RVM
Belgium
5 views today
5 views this week
Raymond Van Melckebeke
Belgian esperantist

Raymond Van Melckebeke

The basics

Quick Facts

Intro
Belgian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Death
Age
58 years
Raymond Van Melckebeke
The details (from wikipedia)

Biography

Raymond VAN Melckebeke (naskiĝis la 21-an de junio 1877 en Antwerpen, mortis la 30-an de decembro 1935 en Edegem) estis flandra doktoro pri ĥemio kaj membro de la Lingva Komitato.

Familio

Lia avo Guillaume (1811-1886) estis apotekisto en Mechelen. Lia onklo Prosper (1844-1907) transprenis la apotekon de Guillaume; poste ĝin ekspluatis Oscar Van Schoor. Tri generacioj (la patro Edmond, Raymond, kaj la filo Fernand (1909-1997)) estis doktoroj pri ĥemio kaj posedis laboratorion en Antwerpen.

Kun liaj gepatroj, Edmond Van Melckebeke (1843-1915) kaj Mathilde Van Hove (1848-1906), li estis inter la unuaj esperantistoj en Antverpeno. Edmond partoprenis la unuan universalan kongreson en Boulogne-sur-Mer; Raymond (verŝajne kunlaborante kun la gepatroj) tradukis parton de Paĝoj el la Flandra Literaturo (1904); Mathilde tradukis Blinda Rozo de Hendrik Conscience (1906). De Raymond aperis la rakonto Noktaj Fantomoj en la Kastelo de Rhode-Saint-Pierre en la kolekto Laŭroj (1908). Li tradukis la poemon "Sankta Nikolao" de la flandra poetino Hilda Ram.

Movadaj funkcioj

En 1903 Raymond Van Melckebeke estis kunfondinto kaj unua prezidanto de la Antverpena Grupo Esperantista. (Vicprezidanto estis Oscar Van Schoor.) En 1905 li estis kunfondinto kaj membro de la komitato de Belga Ligo Esperantista. En 1914 li estis menciita kiel membro de la honora komitato de tiu ligo. Li kunlaboris je Belga Katoliko (1912-1913), Espero Katolika, Internacia Scienca Revuo (1904-1911, 1922-1923), Belga Sonorilo (1902-1908) kaj La Revuo (1906-1914).

Post la Unua Mondmilito

Kvankam Belga Esperantisto en aprilo 1936 skribis ke post la milito Van Melckebeke tute malinteresis sin pri la Esperanta movado, ankoraŭ aperis artikoloj verkitaj de li. En 1923 li estis listigita inter la membroj de la Lingva Komitato.

Referencoj

  1. Estis trovita nur unu mallonga nekrologo en Belga Esperantisto, aprilo 1936.
  2. Tra La Mondo, februaro 1907, p. 116.
  3. Tra La Mondo, junio 1907, p. IV.
  4. Belga Sonorilo, aŭgusto 1907, p. 231.
  5. Bulletin de la Section de Propagande de la Ligue Espérantiste Belge, numero 1, julio 1914, interna kovrilpaĝo.
  6. Ekzemplo estas la kontribuo "Kelkaj festkutimoj en Belgujo" en La Revuo Jan. 1907, vol. 1, n-ro 5, p. 229 - 235.
  7. Brita Esperantisto, 1923:1, p. 7.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Raymond Van Melckebeke is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Raymond Van Melckebeke
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes