Rajna Alice
Quick Facts
Biography
Alice Rajna, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajna Alice estis hungara aktoro, komikisto. Ŝia origina familia nomo estis Rindauer ĝis 1911, ŝia persona nomvarianto estis Alíz, ŝia bofrato estis Béla Balogh (reĝisoro).
Alice Rindauer naskiĝis la 2-an de julio 1892 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de julio 1957 en Montrealo.
Biografio
Alice Rajna deveis el juda familio. Ŝi frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1911. Ŝi komencis sian aktoran karieron en teatro de Újpest. Post 2 jaroj ŝi havis rolojn en Budapeŝto en kabaredoj aŭ teatroj (ekzemple Teatro Katona József, Gaja Teatro (1921-1926)). Inter 1940-1944 ŝi povis labori nur antaŭ aparta juda teatro, poste en kabaredoj. Ŝi vivis dum la frua socialismo mizere. En nekonataj cirkonstancoj ŝi iris al Kanado (supozeble ŝi disidis dum la hungara revolucio de 1956). Ŝi edziniĝis en 1912 kaj naskis 2 gefilojn en 1917 kaj 1921, ŝi vidviniĝis en 1929.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Tristan Bernard: A szigorú piktor – S-ino Gomois
- Ede Tóth: A falu rossza – S-ino Gonosz
- Georges Feydeau: Osztrigás Mici – Gabriella
- Miklós Lőrincz: A torreádor – Izabella
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Az elítélt (1916)
- Havi 200 fix (1936) – nervoza damo
- Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – edzino
- Állami Áruház (1952) – aĉetanto
Fontoj
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio