Quantcast
Petrus Stenbeke: German university teacher (1397-1421) (1397 - 1421) | Biography, Facts, Information, Career, Wiki, Life
peoplepill id: petrus-stenbeke
PS
1 views today
1 views this week
Petrus Stenbeke
German university teacher (1397-1421)

Petrus Stenbeke

Petrus Stenbeke
The basics

Quick Facts

Intro German university teacher (1397-1421)
Was Educator
From Germany
Field Academia
Gender male
Birth 1 January 1397
Death 1 January 1421 (aged 24 years)
The details (from wikipedia)

Biography

Petrus STENBEKE, ankaŭ Steenbeke au Steynbeke, (naskiĝinta antaŭ 1397, mortinta post 1421) estis teologo kaj fondinta rektoro de la Universitato de Rostock.

Vivo

Li ekstudentis en Erfurto en somero de 1396 kaj estis de 1415-16 la 45-a rektoro de la Universitato de Erfurto (fariĝinta magistro de la Sep liberaj artoj kaj bakalaŭro de teologio). Poste li sekvis kun granda nombro da erfurtaj doktoroj la vokon fondi la universitaton de Rostock.

En la 12-a de novembro 1419 li nomumitis - fare de la episkopo de Schwerin, de la ĉefdiakono, de la paroĥestro de la preĝejo Sankta Mario kaj de la urbestro Heinrich Katzow - unua rektoro de la altlernejo. En la vintra semestro 1420/21 li krome estis dekano de la fakultato pri filozofio.

De lia scienca laboro ne multaj spuroj konatas, sed nur unu verko de 1417, nome la Questio pro quotlibeto: Utrum quelibet intellectiva … suam essenciam intelligat. Lian naskiĝurbon oni ne konas; klaras - pro la malaltgermana formo de la familia nomo - ke li venis el la germana nordo. La relative granda sumo enmatrikuliĝa indikas ke lia origino devas esti serĉata ene de la urba patriciaro aŭ kampara nobelaro.

Supozoj pri origino

La 2-an aprilon de 1372 aĉetis i.a. certa burĝo el Rostock nome Peter Steinbeck de duko Albrecht tutan vilaĝon apud Bad Doberan. Se Petrus originas el tiu famiio facile eksplikeblas ke li iĝis rektoro en Rostock kaj ne la jam tiam multe pli konataj Heinrich Toke aŭ Heinrich von Geismar (kiu en Erfurto jam dufoje estis rektoro, unufoje vicrektoro).

Eblas ke li estas identa kun certa Petrus Steynbut, kiu ekstudentis ĉe la praga Universitato de Karolo en la 15-a de decembro 1397.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Sections Petrus Stenbeke

arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes