peoplepill id: penka-batoeva
PB
Bulgaria
1 views today
1 views this week
Penka Batoeva
Bulgarian esperantist

Penka Batoeva

The basics

Quick Facts

Intro
Bulgarian esperantist
Places
Work field
Gender
Female
Birth
Death
Age
90 years
The details (from wikipedia)

Biography

Penka BATOEVA (1898 - 1988) estis bulgara esperantlingva poetino.

"Mi naskiĝis en urbo Razgrad (Bulgario) - 1898 j. Tie mi finis la realan gimnazion. Ankoraŭ sur la benko de la lernejo min forte allogis literaturo, pentroarto, muziko kaj teatro. En ĉiuj ĉi entreprenoj mi aktive partoprenis. Mi arde ilin sopiris, tie estis mia inklino.

Tuj post fino de la lernado mi edziniĝis. Ege juna mi naskis tri infanojn - filon kaj du filinojn. Nun mi havas ankaŭ kvar genepojn kaj ses pragenepojn. Kiam mi estiĝis kvindekjara, mia edzo forpasis. Antaŭ lia morto mi promesis neniam plu edziniĝi kaj mi plenumis mian promeson.

En la plej gravaj momentoj de mia vivo, mi elektis lingvon esperanto kiel lumturo, kiel savboato. La lingvon mi komencis studi en 1958 j. Unua mia instruisto estis ing. Aleksander Kurtev, poste - Ivan GANEV aŭ Nano NANEV. En la plej supera grado min instruis la hungara profesoro J. Serdaheli.

Asen Grigoeov faris al mi komplezon en la versoverkado. En la literatura rondeto, kiun li gvidas, mi partoprenas jam dekkvin jarojn.

Mian unuan literaturpremion mi ricevis de redakcio de "Bulgara Esperantisto". Mi partoprenis ankaŭ tie internaciajn konkursojn en Italio kaj mi ricevis tri premiojn.

La ĉeĥa komponisto Lubomir HUB komponis muzikon al dudek miaj poemoj.

Mi dankas kore al ĉiuj miaj helpantoj."

(Penka Batoeva)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Penka Batoeva is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Penka Batoeva
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes