peoplepill id: paul-bennemann
PB
Germany
1 views today
4 views this week
Paul Bennemann
German esperantist

Paul Bennemann

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
A.K.A.
Karl Heinrich Paul Bennemann
Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Leipzig, Germany
Death
Age
68 years
The details (from wikipedia)

Biography

Karl Heinrich Paul BENNEMANN (naskiĝis la 13-an de marto 1885 en Leipzig, mortis en 1954) estis germana popollerneja instruisto, Esperanta vortaristo kaj membro de la Lingva Komitato ekde 1927.

Bennemann estis esperantisto ekde 1909. Li gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la Esperanta vortprovizo kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la Universala Kongreso (UK) en Edinburgh kaj en Oksfordo. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj Esperanto-gazetoj.

Lia vortara paro de 1923/1926 dum ĉ. 30 jaroj estis la gvidaj leksikografiaj konsult-verkoj de germanaj Esperantistoj ĝis la apero de la vortaroj de Butin/Sommer (1952) kaj Hans Wingen (1954, repr. 1984).

Verkoj

  • Gyges kaj lia Ringo, dramo de Hebbel, 1916;
  • La Flavaj Folioj (la germanaj oficialaj telegramoj de la militkampo, 1914-1916;
  • Tra la Mondo, legolibro I-II, 1921-1922;
  • Vortaro Esperanto-Germana (ankaŭ por blinduloj), 1923
  • Vortaro Germana-Esperanto, 1926;
  • Internacia Kantaro, (139 popolaj kantoj el 55 landoj, 7 Esperantaj k. a. kantoj, koncert-arioj); tekstaro kaj muzika eldono, 1930;
  • Psikologia Terminaro, 1932.
  • Manuskripto de la traduko de Faŭsto (Goethe).
  • La romantika verkisto E.T.A. Hoffmann kiel muzikisto (artikolo en La Vendreda Klubo, 1921)
  • Precipa kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
  • El la vivo de Netaŭgulo (tr. el Joseph von Eichendorff)

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Paul Bennemann is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Paul Bennemann
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes