Orest Kuzjma
Quick Facts
Biography
Orest KUZMA (ukraine kaj ruse Орест Кузьма, naskiĝis la 28-an de decembro 1893 en vilaĝo Diniska, nuna lviva provinco de Ukrainio, tiam en Aŭstrio-Hungario, historie parto de Pollando, mortis en 15-an de decembro 1968 en Kolomeo, sama geografia regiono) estis ukraina esperantisto, eldonisto, tradukisto, biologo kaj gimnazia profesoro. Fondinto kaj prezidanto de la landa societo por ukrainaj Esperantistoj „Progreso“ en Kolomeo kaj UEA-delegito de 1913, li tradukis multajn ukrainajn verkojn kaj verkis diversajn Esperanto-lernilojn. Li kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj inter la jaroj 1913 kaj 1923 eldonis la revuon Ukraina Stelo.
En Literatura mondo li aperigis esperantlingvajn tradukojn de rakontoj de la ukrainaj klasikuloj Osip Makovej (1925, 1), Bohdan Lepkij (1925, 2), Vasil Stefanik (1925, 3) kaj Ivan Franko (1925, 10).
Unu el la centraj stratoj de la urbo Kolomeo portas lian nomon.