peoplepill id: olof-pettersson
OP
1 views today
1 views this week
Olof Pettersson

Olof Pettersson

The basics

Quick Facts

Gender
Male
The details (from wikipedia)

Biography

Olof Pettersson estas sveda esperantisto, kiu loĝas en Stokholmo. Li esperantiĝis fine de la 1990-oj kiam li partoprenis komencantajn kursojn ĉe la Esperanto-Klubo de Stokholmo. 2006 kaj 2007 li re-aktiviĝis per partoprenado en du mallongaj distanckursoj por Esperanto-komencantoj ĉe la Universitato de Umeå en norda Svedio, kaj 2007–2008 li studis kurson pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la Universitato de Stokholmo. 2012 li gajnis stipendion de UEA por partopreni Internacian Someran Terminologian Trejnadon (angle: International Terminology Summer School) dum semajno en Vieno, Aŭstrio kaj post tio iĝis kunlaboranto de Terminologia Esperanto-Centro (TEC).

En 2007 li estis elektita kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj iĝis vicprezidanto 2010–2016. Ekde 2008 li estas kunredaktisto de La Espero. Dum la Sveda Esperanto-Kongreso 2016 en Gdansko, Pollando, li estis elektita prezidanto de SEF.

Referencoj



The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Olof Pettersson is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Olof Pettersson
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes