Ödön Barsi
Quick Facts
Biography
Ödön Barsi [barŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Barsi Ödön estis hungara verkisto, aktoro, reĝisoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Rodriguez Ödön Győző, lia pli aĝa frato estis Endre Rodriguez.
Ödön Barsi [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1904 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de februaro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Ödön Barsi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1929, reĝisoran diplomon en la sekva jaro. Ekde 1929 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al hungarlingvaj teatroj en Cluj kaj Oradea. Ekde 1933 li verkadis krimajn romanojn. Inter 1935 kaj 1942 li estis lektoro kaj reĝisoro en la Hungara Radio. En la teatra jaro 1942 li estis aktoro kaj reĝisoro en tiam hungara urbo Nagyvárad, poste li revenis al la Hungara Radio, post la 2-a mondmilito li estis ĉefreĝisoro. En 1948 li pensiuliĝis. Ekde 1988 liaj romanoj estis denove eldonitaj.
En 1930 li ekhavis edzinon, kiu poste naskis filon.
Elektitaj teatraj roloj
- Sándor Hunyady: Tizedik kérő - Flórián
- M. Kállay: A liliomos királyfi - Keve
- Emil Martonffy: Nemes rózsa - juristo
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1938)
- Húsvéti passió (Nacia Teatro (Pécs), 1943)
- A három testőr (Nacia Teatro (Szeged), 1948)
Elektitaj romanoj
- A nevető halál
- A gyilkos múmia
- Ördöglovas (Móric Sándor) (1943)
- Egy lélek visszatér (1947)
- A papagáj (2012, postmorta novelaro el la restintaj manuskriptoj)
Liaj tradukaĵoj
- E.A. Poe: "Mr. Simpson tévedése" kaj "Őfensége levele"
- E. Hoffman: Válaszúton (1943)
Lia scenarlibro
- Géza Gárdonyi Isten rabjai (1942)
Liaj pli oftaj pseŭdonimoj
J. Bayrd, B. Darton, E. Girdo, C. Green, A. Rodriguez, E. A. Rodriguez, C. Rodriguez, E. A. Rodry, C. Thompson, M. Tompson, P. Tompson, E. Thompson, G. Wilcox, C. Wreen, C. Wrenn, C.Hamilton, P.Hawker, Roderich