Miklós Marik
Quick Facts
Biography
Miklós Marik [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Marik Miklós estis hungara astronomo, profesoro.
Miklós Marik [1] naskiĝis la 28-an de majo 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de junio 1998 en Tenerifo.
Biografio
Miklós Marik frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li jam helpis instruadon de la profesoroj, post la diplomo li jam oficiale estis vicprofesoro. En 1961 li partoprenis en ekspedicio al Bulgario por observi la sunan eklipson, en la sekva jaro li studvojaĝis al Krakovo. Inter 1962 kaj 1966 li plulernis en Universitato Lomonosov (parte en koresponda kurso), poste li kandidatiĝis. Post jaroj li iĝis katedrestro, sed li ofte prelegis ankaŭ en Hungara Televizio. Li ricevis 2 memormedalojn. Li mortis dum somerumado en Hispanio.
Elektitaj kontribuoj
- Modern csillagászati világkép (1969)
- A Vénusz és a Mars ostroma (1976)
- Csillagászati földrajz (1988)
- Ifjú csillagászok kézikönyve (Manlibro de junaj astronomoj), (1991)
Memorigiloj
- asteroido 28492 Marik