Mihály Szemlér
Quick Facts
Biography
Mihály Szemlér [mihAj semlEr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szemlér Mihály estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
Mihály Szemlérnaskiĝis la 4-an de julio 1833 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de februaro 1904 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
Mihály Szemlér frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, sed li interrompis la lernadon kaj li batalis dum la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li estis arestita, sed li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Iom poste li anonciĝis al Unua Pentrista Akademio deJakab Marastoni, li finis la lernadon en Akademio de Belartoj de Vieno (1852-1854). Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferdinand Georg Waldmüller, Christian Ruben kaj Karl Rahl. Hejmenveninta li estis vicinstruisto (1855-1857) en pluraj lernejoj, inter 1861-1893 jam en rango ordinara instruisto, poste li pensiuliĝis. Li studvojaĝis en 1858 en Prago, en 1864 kaj 1870 en Italio, iam en Germanio.
Elektitaj ekspozicioj
- Pest (1854)
- Budapeŝto (1904)
Eldonaĵoj
- Elemi rajzlapok középtanodák számára (1890)
- Rajzlapok szabadkézzel való rajzoláshoz
Elektitaj pentraĵoj
lernejestro Nándor Báthory
Konsultado
Tagmanĝo en la naturo
Fratoj
grafikaĵo (1861)