Mihály Kornis
Quick Facts
Biography
Mihály KORNIS [mihAj korniŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kornis Mihály estas hungara verkisto, dramisto, reĝisoro kaj profesoro.
Mihály Kornis naskiĝis, kiel Kertész Mihály la 10-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio
Mihály Kornis devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste ankaŭ altlernejon pri reĝisoro. Li komencis sian laboron en teatro de Kaposvár en 1972. Baldaŭe li finis la reĝisoradon pro politikaj kaŭzoj kaj li aliĝis al rondo de opozicio (kontraŭantoj de komunismo). Li laboris en Hungara Radio, kie la politiko denove interrompis la karieron. Poste li laboris en teatroj kaj en produktejo de filmoj. Post fino de la socialismo li edukas en universitato kaj havas postenojn en teatroj. Li ricevis diversajn premiojn ankaŭ dum la socialismo.
Verkoj (elekto)
- Köszönöm, Lujzácska (Dankon, Lujza), eldonaĵo, 1970
- Végre élsz (Fine do vi vivas), noveloj, 1980
- Halleluja ("Halleluja"), dramo, 1980
- KI VAGY TE (KIU VI ESTAS), dramo, 1986
- A félelem dicsérete (Laŭdado de timo), eseoj, 1989
- Sóhajok hídja (Ponto de ĝemoj), eseoj, 1997
- diversaj antologioj
- A Kádár házaspár (Geedzoj Kádár), teatraĵo, 2000
- scenarlibroj
En Esperanto aperis
- Petskribo, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial. ISBN 9781595692771, ISSN 1937-3325. El la hungara tradukis István Ertl, pp. 40.
Fontoj
- Hungara Vikipedio