Margit Beleznay
Quick Facts
Biography
- Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Margit Beleznay.
Margit Beleznay [beleznai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Beleznay Margit estis hungara aktoro, primadono, subreto. Ŝia origina familia nomo estis Braun ĝis 1913.
Margit Braun [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1887 en Budapeŝto, la mortodatenoj ne estas konataj.
Biografio
Margit Beleznay komencis kantadi en teatra koruso en 1903 en sia naskiĝurbo. Ŝi studis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi estis primadono en la teatra jaro 1907 en Teatro de Kecskemét. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al pluraj teatraj trupoj (ekzemple en 1910 al trupo de Ignác Krecsányi). Ŝi ludis ne nur en teatroj, sed ankaŭ en la plej famaj kabaredoj. Krom Budapeŝto ŝi estis videbla en spektakloj enDebrecen (1911), Pozsony (1912), Kolozsvár (1916). Ŝi havis precipe subretajn rolojn. Supozeble en la lasta urbo ŝi edziniĝis, sed en la fruaj 1920-aj jaroj ŝi eksedziniĝis. Ŝia posta vivo estas nekonata.
Elektitaj filmaj roloj
- A feleségem hű asszony (1912, skeĉo) – edzino
- Robinson Krausz (1913, skeĉo)
- A rejtély (1916)