Manuel Parra
Quick Facts
Biography
Manuel PARRA, pli ofte konata kiel Manolo Parra (naskiĝis en Segovio en 1963), estas hispana esperantisto, kiu loĝas en Madrido, Hispanio.
Li diplomiĝis kiel bazlerneja instruisto sed neniam praktikis tiun profesion, kaj ĉiam laboris kiel ŝtata oficisto en diversaj fakoj; ekde 1995 en la ŝtata instanco pri Trafiko, en Madrido, kaj poste kiel mekanikisto de helikopteroj.
Esperanton li eklernis en 1986, instruata de César de Mosteyrín kadre de monto-grimpada klubo en Segovio. Partoprenis kelkajn por-junulajn renkontiĝojn en Italio, Svedio, Germanio...
Li estas membro de diversaj Esperanto organizoj kiaj HEF, SATeH, Madrida Esperanto-Liceo kaj foje estrarano de kelkaj el ili.En HEF li postenis kiel sekretario ekde tiu jaro ĝis 2005, sub la sinsekvaj prezidoj de Antonio Alonso Núñez kaj Miguel Ángel Sancho. Samtempe partoprenis la madridan lokan movadon kunlaborante al diversaj aranĝoj. En 2010 li iĝis sekretario de Madrida Esperanto-Liceo kaj en januaro 2014 ekprezidis ĝin.
Li partoprenis en diversaj Esperanto kongresoj kaj foje kiel organizanto aŭ kunorganizanto kiel ĉe la 86-a SAT-Kongreso okazinta inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido. Li estis prezidanto de la LKK de la 51-a ILEI-Kongreso kiu okazis en 2018 en Madrido.