peoplepill id: lukacs-moesch
LM
Germany
1 views today
1 views this week
Lukács Mösch
German poet

Lukács Mösch

The basics

Quick Facts

Intro
German poet
Places
was
Work field
Gender
Male
Birth
Place of birth
Mainz, Germany
Death
Place of death
Nikolsburg
Age
50 years
The details (from wikipedia)

Biography

La informkesto donas falsajn informojn!

Lukács Mösch [lukAĉ moŝ], latine Lucas a S. Edmundo, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mösch Lukács estis germana hungarlandana piarista monaĥo, matematikisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Moesch, tamen lia origina germana nomo ne estas konata.

Lukács Mösch naskiĝis la 4-an de septembro 1651 en Mainz (Hessen-Kassel, nuntempe en Germanio), li mortis la 24-an de marto 1701 en Nikolsburg (Habsburga Imperio, nuntempa Mikulov en Ĉeĥio).

Biografio

Lukács Mösch aliĝis al la piaristoj en Pollando en 1668, en la sekva jaro li estis plenrajta membro. Post siaj studoj li estis ĉefamilia edukisto ĉe aristokrataj polaj kaj hungaraj familioj, plej ofte en Hungara reĝlando. Li ankaŭ plulernis, eĉ doktoriĝis, en 1679 li oficiale pastriĝis en Pollando. En tiu statuso li partoprenis ankaŭ en reokupo de Buda en 1686, poste li instruis matematikon en pluraj urboj de Supra Hungarujo, foje li estis ankaŭ lernejestro. Intertempe el la pola monaĥa provinco disiĝis la hungara branĉo kaj estis establita hungara monaĥa provinco, kie li estis vicestro 3 jarojn. Li multe agis por levi la hungaran pedagogian nivelon. Liaj planoj ne realiĝis, tial en 1700 li eterne forlasis Hungarlandon.

Elektitaj latinlingvaj verkoj

  • Vita Poetica per omnes aetatum gradus dedudcta (1693)
  • Arithmeticus Practicus (1697)
  • Bibliotheca Mathematicae (manuskripto, 1684)
  • Geometria practica (manuskripto, 1692)

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Lukács Mösch is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Lukács Mösch
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes