peoplepill id: luiz-da-costa-porto-carreiro-neto
LDCPCN
Brazil
1 views today
1 views this week
Luiz da Costa Porto Carreiro Neto
Brazilian esperantist

Luiz da Costa Porto Carreiro Neto

The basics

Quick Facts

Intro
Brazilian esperantist
A.K.A.
Luiz de Costa PORTO CARREIRO NETO L. C. PORTO CARREIRO Neto Porto Carreiro Neto Luís da COSTA PORTO CARREIRO Neto Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto PORTO CARREIRO neto
Places
Work field
Gender
Male
Age
69 years
The details (from wikipedia)

Biography

Luiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejnetŭ), brazilano, d-ro, Inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro Lorenz kaj kunulo de Francisco Cândido Xavier. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro je la 10-a horo en la 21-a de julio 1964. Du tagojn post sia morto, li manifestiĝis en spiritisma seanco.

Li estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BEL kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.

Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brasileiro" (Brazila Ŝako).

En San-Paŭlo estas strato kun lia nomo.

Verkoj

  1. Tradukoj:
    • La libro de la Spiritoj de Allan Kardec;
    • La libro de Mediumoj de Allan Kardec (kun Ismael Gomes Braga);
    • En Ombro kaj en Lumo de spirito Victor Hugo;
    • Nia Hejmo de spirito Andreo Ludoviko;
    • Ago kaj Reago de spirito Andreo Ludoviko;
    • Paŭlo kaj Stefano de spirito Emmanuel;
    • Antaŭ du mil Jaroj de Emmanuel;
  2. Psikografioj:
    • Ciência Divina (Dia Scienco) de spirito Jaime BRAGA.
    • Mediuma Poemaro
  3. Vortaro:
    • Kunredaktis kun Alberto Couto Fernandes kaj Carlos Domingues Kompletan Portugala-Esperantan Vortaron, publikigitan en 1936.

Referencoj

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Porto Carreiro Neto el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Luiz da Costa Porto Carreiro Neto is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Luiz da Costa Porto Carreiro Neto
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes