peoplepill id: lorinc-umling
Lőrinc Umling
The basics
Quick Facts
Gender
Male
Death
The details (from wikipedia)
Biography
UMLING Lorenco (la pli aĝa), la "lignaĵisto de Kluĵo", saksa majstro, pentristo-lignaĵisto: 18-a jarcento. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1707 en Saschiz kaj mortis en 1790 en Cluj.
Li estis la patro de Lorenz Umling la pli juna.
Biografio
Verŝajne li lernis la metion en la gildejo de Segesvár. La 23-an de junio 1742 li iĝis civitano de Koloĵvaro. Li laboris ĉefe en Kalotaszeg. Li ornamis plurajn reformitajn preĝejojn per florkomponaĵoj en baroka stilo. Ekde la jaroj de 1770 li laboris plurfoje kune kun siaj filoj Lorenco kaj Johano.
Listo de vilaĝoj kun ornamitaj preĝejoj
- Magyarkiskapus (1742), Kispetri (1745), Magyarókereke (1746), Magyarlóna (1750), Szucság (1750), Berettyófarnos (1750? ), Gyerővásárhely (1752), Magyarvista (1755), Magyargyerőmonostor (1758), Magyarkapus (1759), Körösfő (1764), Kalotadámos (1774), Sztána, Magyarvalkó (1778 ? ), Bánffyhunyad (1780), Jákótelke (1786).
Fonto
- Károly Vilhelm : Festett famennyezetek. Alakos ábrázolások a XV - XVIII. századi erdélyi templomokban. (Lignobaldakenoj pentritaj. Figuraj prezentadoj en la transilvaniaj preĝejoj en 15 - 18-aj jarcentoj). Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1975.
Vidu ankaŭ
- Listo de pentristoj-lignaĵistoj transivaniaj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Lőrinc Umling is in following lists
comments so far.
Comments
Lőrinc Umling