Lóránt Hegedűs
Quick Facts
Biography
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lóránt Hegedüs. |
Lóránt HEGEDŰS [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hegedűs Lóránt estis hungara pastro, kalvinana episkopo.
Lóránt Hegedűs [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1930 en Hajdúnánás. Li mortis la 26-an de januaro 2013 en Budapeŝto. .
Biografio
Lóránt Hegedűs abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Budapeŝto inter 1949 kaj 1954. Post lernado li estis vicpastro en Bicske, poste en Budapeŝto. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, post falo de la revolucio li devis servi plu en diversaj vilaĝoj aŭ urbetoj. Inter 1983-1996 li estis pastro en Budapeŝto. Li estis elektita episkopo en 1991. Li strebis multe pri fondo de kalvinana universitato. Post 2 jaroj li iĝis titulara profesoro en Veszprém (urbo). Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.