Lajos Papi
Quick Facts
Biography
Lajos Papi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Papi Lajos estis hungara skulptisto, medalisto.
Lajos Papinaskiĝis la 7-an de septembro 1921 en Kisújszállás, li mortis la 10-an de februaro 1987 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Karcag.
Biografio
Lajos Papi komence estis faklaboristo, sed hejme li lernis la ŝtonoskulptadon. Li lernis la skulptadon en Artistkolonio (Szolnok) kaj iomete en Budapeŝto. Inter 1942-1945 li estis soldato, inter 1945-1948 militkaptito, sed li havis eblecon skulptadi. Hejmenveninta li havis postenon unu jaron en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste li estis kulturisto en diversaj lokoj. En 1952 li akiris diplometon pri kulturisto. Ekde 1956 li estis profesia skulptisto en sia naskiĝurbo, kie li ricevis atelieron en 1974. Somere li ofte partoprenis en artistkolonioj aŭ simpozioj, li kreis ankaŭ medalojn. Li ricevis premiojn inter 1968-1986. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn en 1945, 1950 kaj 1955.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Kisújszállás (1968, 1982, 1986)
- Budapeŝto (1969)
- Nyíregyháza (1973)
- Szolnok (1974, 1981)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Sopron (1981, 1983, 1987)
Elektitaj skulptaĵoj
Turkstila puto, Szolnok, 1977
Strigo
Kötöny unoka
Memorigiloj
- memordomo en 1987 en Kisújszállás kun ekspozicio kaj busto fare de Sándor Györfi en 2004