Lajos Lőrincz
Quick Facts
Biography
Lajos Lőrincz [lajoŝ lOrinc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lőrincz Lajos estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).
Lajos Lőrincz naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1935 en Debrecen. Li mortis la 26-an de decembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Lőrincz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Szeged inter 1955–1959. Li eklaboris en jura instituto de MTA. En 1963 li plulernis en Torino. Li estis gastoprofesoro en Usono, Harvard, Stanford, Oxford. En 1978 li ekinstruis kiel katedrestro en altlernejo en Budapeŝto. En 1979 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1992 li instruis jam en universitato. Li okupiĝis precipe pri la ŝtata administrado. Inter 2000–2005 li estis dekano. Li ricevis premiojn inter 1967–2002.
Verkaro (elekto)
- A tudományos kutatások állami irányítása (1969)
- Közigazgatás és politika (1980)
- A közigazgatás-tudomány alapjai (1996, 2001)