Lajos Bíró
Quick Facts
Biography
Lajos Bíró [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bíró Lajos estas hungara skulptisto, pentristo, instruisto. Lia edzino estas Hannele Ihanus Sirpa.
Lajos Bírónaskiĝis la 9-an de oktobro 1959 en Csenger.
Biografio
Lajos Bíró frekventis bazlernejon en Tyukod, industriartan mezlernejon en Budapeŝto, fine en Belarta Altlernejo (1982 – 1988). Dum lernado li ricevis stipendion 3 jarojn. Lia ĉefinstruisto estis József Somogyi. Post siaj studoj li vivas en Mátészalka. Inter 1989 kaj 1997 li instruis en arta mezlernejo de Nyíregyháza. Li ricevis plurajn premiojn ekde 1986. Ankaŭ lia edzino estas skulptisto.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Püspökladány (1986)
- Tampere (1987, 1990)
- Nyíregyháza (1989)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1987)
- Salgótarján (1990)
- Nyíregyháza (1995)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj skulptaĵoj
Stefano Báthory en Ópusztaszer
Alegorio de artoj en Veszprém (urbo)
Alegorio de scienco en Veszprém
Memortabulo pri Pál Török
István Széchenyi en Mátészalka
Stefano la 1-a (Hungario) en Mátészalka
monumento pri Hungara revolucio de 1956 en Hajdúnánás
Staranta anĝelo en Mátészalka
Ŝafo de Dio en Fehérgyarmat
Ferenc Kölcsey en Mátészalka
Ferenc Kölcsey en Nyíregyháza
Lajos Kossuth en Fehérgyarmat
Monumento pri la 2-a mondmilito en Kecskemét
Monumento pri la 2-a mondmilito en Mátészalka
Elektitaj pentraĵoj
- Sarkantyú virágok
- Színes családi emlék