peoplepill id: kurt-schoenrich
KS
Germany
1 views today
1 views this week
Kurt Schönrich
German Esperantist

Kurt Schönrich

The basics

Quick Facts

Intro
German Esperantist
A.K.A.
Kurt SCHÖNRICH
Places
Work field
Gender
Male
Age
93 years
Awards
Honorary member of the German Esperanto Association
(1959)
The details (from wikipedia)

Biography

Kurt SCHÖNRICH, naskiĝis la 4-an de novembro 1885, mortis la 10-an de majo 1979 inter Visbadeno (Wiesbaden) kaj Majenco, estis germana instruisto kajesperantisto, kiu dum jardekoj agadis sur loka kaj regiona nivelo.

Kiel juna instruisto en Offenbach, li konatiĝis kun Esperanto. En 1914 li translokiĝis al Wiesbaden, membriĝis en la tiea Esperanto-grupo kaj fariĝis ties ĉefa aktivulo. Li prezidis Esperanto-Grupon Wiesbaden de 1925 ĝis 1936 (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de 1946 ĝis sia morto. Fine de la 1920-aj jaroj li ankaŭ prezidis la iaman Sudokcident-germanan Esperanto-Ligon (SOL), al kiu Visbadeno apartenis, kaj ekz. organizis ties ĉefkunvenon en Darmstadt je la 28-a de septembro 1930 (detalojn vd. en Germana Esperantisto 1930, p. 163) aŭ zorgis pri la Esperanto-Adresaro 1932/33 de SOL (vd. Heroldon de Esperanto 1932 n-ro 25 (678), p. 3), ktp.

En 1933 li forlasis la lernejon por ne instrui laŭ nazia doktrino.

Dum multaj jardekoj li gvidis Esperanto-kursojn ekzemple ĉe la loka popola altlernejo. Li tradukis informan broŝuron "Esperanto: lingvopor ĉiuj" en la germanan (ĉ. 1960, 8 p.). Schönrich aktivis ankaŭ en la germana sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Laŭ propono de la ĉefministro de Hesio, la germana prezidento distingis lin per la Federacia Meritkruco. Tiun ĉi ordenon transdonis al li la urbestro de Wiesbaden, Georg Buch, la 15-an de februaro 1966.

En alta aĝo Kürt Schönrich malesperis pri la estonto de Esperanto. Li mortis dronante en la Rejno, oficiale pro memmortigo, tamen kelkaj el liaj esperantistaj amikoj pridubis tion.

Li estis honora membro de Germana Esperanto-Asocio ekde 1959. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas en arbaro apud Wiesbaden (urboparto Naurod) la kabano "Kurt-Schönrich-Hütte" konstruita post lia morto de la naturamikoj, por kiuj li ankaŭ aktivis.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Kurt Schönrich is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Kurt Schönrich
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes