peoplepill id: krys-ungar
KU
United Kingdom Great Britain England
5 views today
8 views this week
Krys Ungar
English esperantist

Krys Ungar

The basics

Quick Facts

Intro
English esperantist
A.K.A.
Krys Williams Krystyna Bottrill
Work field
Gender
Female
Birth
Age
71 years
The details (from wikipedia)

Biography

Krys WILLIAMS, antaŭe konata kiel Krys Ungar, origine nomata Krystyna Bottrill(naskiĝis en 1954) estas doktoro pri Imunologio kaj poetino esperantlingva.

Esperantisto de 1985, ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Ŝi estis redaktoro de la rubrikoj Scienco kaj Arto en la magazino Monato de 1992 ĝis 1998.

Dum pluraj jaroj, ŝi ne multe aktivis en la E-movado, pro diversaj vivo- kaj laborpremoj. De 1989 ĝis 2003 laboris en fonduso por anstataŭigo de bestoj en medicinaj eksperimentoj. Aktuale ŝi laboras kiel sendependa tradukisto, principe en la medicina fako. Ŝi loĝas en kimra vilaĝo Rhondda Fawr.

Listo de verkoj

  • Meznokto Metropola (poemaro, FEL, 1991)

Specimeno

Kaj tamen....

Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.

For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.

(Aperigita kun permeso de la verkinto)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Krys Ungar is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Krys Ungar
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes