Kövessy Albert
Quick Facts
Biography
Albert Kövessy [koveŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kövessy Albert estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro, dramaturgo. Lia familia nomvarianto estis Kövesi [koveŝi].
Albert Kövessy [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1860 en Kótaj, li mortis la 21-an de decembro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
Albert Kövessy devenis el juda familio. Li lernis en Nagyvárad, sed jam en 1877 li debutis en Teatro de Kolozsvár. Liaj pli gravaj teatraj aktoraj-reĝisoraj stacioj estis:
- Miskolc (1886–1887)
- Arad (urbo) (1888–1891, 1897)
- Kassa (1893–1895, 1896–1897).
En 1895 li establis propran teatran trupon, tio debutis en Sátoraljaújhely (1895–1896), poste la trupo prezentis spektaklojn en Óbuda (1898–1900), Kecskemét (1900–1905), Pécs (1905–1911), Ungvár (1911–1912). En 1912 li pensiuliĝis, tamen inter 1913 kaj 1916 li estis teatrestro en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste dramaturgo de Teatro Magyar. En 1924 li kolektis monojn por apogi emeritajn aktorojn. Li verkis aŭ tradukis plurajn operetojn kaj teatraĵojn.
Elektitaj teatraj roloj
- Franz von Suppé: Boccaccio - Lambertuccio
- Albert Kövessy: Számi - Goldstein
- I. Földes: Hivatalnok urak - Róth
Elektitaj dramaturgaj verkoj
- A primadonna (1893)
- A vigécek (1896)
- A gólem (1917)
Elektitaj tradukitaj teatraĵoj
- O. Walter: Don Caesar (opereto)
- Carl Zeller: A csavargó (opereto)
- Adolf Goldfäden: Sulamith, Jeruzsálem leánya (opero)
Lia filma rolo
- Doktor úr (1916)