József Pálfy
Quick Facts
Biography
József Pálfy [jOĵef pAlfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pálfy József estis hungara geologo, paleontologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2013).
József Pálfy [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
Biografio
József Pálfy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1980-1986, poste li eklaboris en muzeo. Post jaroj li plulernis en Kanado, kie li akiris MSc en 1991, PhD en 1997. En 2000 li laboris en muzeo en Berlino. Post 3 jaroj li aliĝis al esplorgrupo de la akademio. En 2004 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 2009 li profesoriĝis en Universitato de Budapeŝto, kie li iĝis katedrestro post 3 jaroj. Li okupiĝas inter alie pri erao triaso. Li havas edzinon, kiu naskis 4 filojn. Li ricevis premiojn inter 1988-2011.
Verkaro (elekto)
- Environmental changes across the Triassic-Jurassic boundary and coeval volcanism inferred from elemental geochemistry and mineralogy in the Kendlbachgraben section (Northern Calcareous Alps, Austria) (2012)
- Triassic–Jurassic boundary events: problems, progress, possibilities (2007)
- Kihaltak és túlélők – Félmilliárd év nagy fajpusztulásai (2000)