Johannes Rudbeckius d.y.
Quick Facts
Biography
Johannes RUDBECKIUS la juna (naskiĝisen Västerås la 3-an de marto 1623, mortis en Falun la 26-an de majo 1667) estis sveda teologo kaj Superintendanto en Narva.
Li estis filo de Johannes Rudbeckius (1581-1646) kaj Magdalena Hising (1602-1649), kaj frato de Olaus Rudbeck, la Maljuna (1630-1703), Nicolaus Johannis Rudbeckius (1622-1676) kaj Petrus Rudbeckius, la Juna (1625-1701). En 1640, li, kune kun liaj fratoj Petro kaj Nikolaŭ, enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo. Li, same kiel liaj fratoj, estis favoritaj de la reĝino Kristina kaj Axel Oxenstierna (1583-1654).
La reĝino persone lin nomumis eksterordinara profesoro pri teologio de la Universitato de Upsalo, kaj du jarojn poste, titularan profesoron, kaj tio malplaĉis al la universitata senato, pro la malsamaj teologiaj vidpunktoj inter Wittenbergkaj Helmstedt. Verdire, tio rilatis al la sinkretisma batalo inter Abraham Calovius kaj Georgius Calixtus. En 1653 li akiris sian diplomon pri Magistreco. Kiam la reĝino Kristina abdikis, li fariĝis superintendanto en Narva. En 1663, li fariĝis vikario en Falun. Johannes Rudbeckius edziĝis al Catharina Sidenia, filino de la profesoro Daniel Sidenius (1592-1667).
Literaturo
Vidu ankaŭ
Abraham Calovius
(1612-1686)Georgius Calixtus
(1586-1656)Johannes Rudbeckius
(1581-1646)Friedrich Calixtus
(1622-1701)Johann Gerhard
(1582-1637)
- Daniel Sidenius (1592-1667)