peoplepill id: johann-georg-fincke
JGF
Germany
1 views today
1 views this week
Johann Georg Fincke
Organ builder

Johann Georg Fincke

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Johann Georg FINCKE, ankaŭ Fink, Finke (* proksimume 1680; entombigita la 26-an de majo 1749 en Saalfeld) estis germana orgenkonstruisto.

Vivo

Estas necerte, ĉu la patro de Fincke, Christian Fincke, jam estis orgenkonstruisto. Eblas, ke Fincke laboris kune kun Georg Christoph Stertzing ĉe la orgeno de la urbopreĝejo en Jena. Almenaŭ li loĝis kelkajn jarojn en Jena. En 1709 li transloĝiĝis al Saalfeld por la konstruado de la orgeno en la tiea urbopreĝejo. Ĉi tiun orgenon kontrolis Johann Nicolaus Bach. En 1719 Fincke ricevis privilegion.

Ekde 1720 Johann Georg Fincke laboris ĉefe en Gera. Ĉar li tie akiris la civitanecon, oni povas supozi translokigon de la metiejo. Lian orgenon starigitan en la tiea Johano-Preĝejo ekzamenis neniu malpli grava ol Johann Sebastian Bach. Li pretigis pozitivan ekspertizon pri ĉi tiu instrumento ekipita per multaj teknikaj kaj sonaj apartaĵoj.

En 1726 Fincke ekloĝis en Neustadt an der Orla. Tie li ankaŭ estis ricevinta komision por la konstruado de granda orgeno. Tamen lia restado en Neustadt ŝajne estis nur nedaŭra. Poste li denove estis en Saalfeld.

La filo de Fincke, Johann Georg, transprenis la metiejon post la morto de la patro.

Verkoj

JaroLokoPreĝejoBildoManualojRegistrojRimarkoj
1701ButtstädtFinkonstruado de la orgeno komencita far Peter Herold
1703ApoldaKompletado de la orgeno
1703Oberweimar
1707Camburg
1707JenaVierzehnheiligenKonserviĝinta
1708Gumperda
1709–1714SaalfeldJohano-Preĝejo
1713SchwarzburgKastelopreĝejo
1715GeraJohano-Preĝejo
1716Altenbeuthen
1718Hoheneiche
1720GeraSavanto-Preĝejo
1722-24GeraJohano-Preĝejo
GeraOrfejo
GeraJohano-Preĝejo, malgranda orgeno
1726Neustadt an der OrlaKonserviĝinta
1729Gräfenthal
1730Großneundorf
Wallendorf
1745Kopitzsch
Schmieritz
1748Lehesten
ekde 1749Schmiedefeld am RennsteigFinfarita de Wolfgang Heinrich Daum el Coburg

Literaturo

  • Torsten Sterzik: Johann Georg Fincke, der Saalfelder Orgelbauer. Ein bedeutender Meister der Bachzeit. In: Thüringer Orgeljournal. Arnstadt, 1999

Eksteraj ligiloj

WP-TranslationProject TwoFlags.svgĈi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Georg Fincke » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.(Ĉi tiu noto koncernas la version 3301688 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Johann Georg Fincke is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Johann Georg Fincke
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes