Jenő Sziklai
Quick Facts
Biography
Jenő Sziklai [siklai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sziklai Jenő estis hungara aktoro, operetokantisto, reĝisoro, teatrestro. Lia origina nomo estis Schwartz [ŝvarc], lia edzino estis Irma Patkós.
Jenő Sziklai [1] naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Hungara reĝlando en Fülek (nuntempa Fiľakovo en Slovakio), li mortis la 15-an de januaro 1945.
Biografio
Jenő Sziklai devenis el juda familio. Li debutis kiel aktoro en 1904. En la sekvaj jaroj li estis membro de pluraj teatroj. Li estis reĝisoro en Kassa inter 1915-1917, poste li revenis al la aktora profesio en Teatro Városi kaj en aliaj teatroj. En 1923 li edziĝis. Inter 1925 kaj 1932 li estis ĉefreĝisoro en pluraj provincaj teatroj, poste li fondis propran trupon. Lia trupo prezentis spektaklojn en pluraj urboj, sed en 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj komence li laboris en Operetoteatro (Budapeŝto), poste li estis senlaborulo, fine trudlaboristo kie li mortis.
Elektitaj teatraj roloj
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Daniló
- Jenő Huszka: Lili bárónő - lakeo
Elektitaj reĝisoraĵoj
- Imre Kálmán: Ördöglovas
- Ferenc Lehár: Szép a világ
- Jenő Huszka: Gül Baba