
Quick Facts
Biography
Jean BOREL (pseŭdonimoj: J. B., D. Spero; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Couvet (Svislando); mortis en februaro 1946 en Lugano) estis svisa esperantisto, publicisto kaj eldonisto, pioniro de la Esperanto-Movado en Svislando kaj Germanujo.
Borel studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Li fariĝis esperantisto en Vaumarcus (Svislando, kantono Neŭŝatelo) en 1901 kaj kunfondis Svisan Esperanto-Societon (SES) en 1902, kies unua vicprezidanto (1902/03) li estis. En 1903 li estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por Esperanto en Germanujo. Li kunfondis Esperanto-eldonejon Möller & Borel en 1903 kaj Berlinan Esperanto-grupon samjare. Li fondis kaj redaktis Germanan Esperantiston en 1904 ĝis 1928. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en 1905 kaj estis nomumita de Zamenhof kiel membro de la Lingva Komitato.
Verkoj
- germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj, 100.000 ekzempleroj, 1904-10;
- broŝuro en 250.000 ekzempleroj, 1903-1910.
Borel fondis kaj redaktis Esperantan Bibliotekon Internacian (EBI), kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekzemple Sub la Neĝo de Jacques Porchat el la franca, aŭ ekzemple Komerca Korespondo. Li verkis franclingvajn verketojn kaj artikolojn pri Esperanto.
Bibliografio
- Künzli, Andreas. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006, p. 234-235 (kun foto).
- Eĥo de Eko = Friedrich Ellersiek, Germana Esperantisto, N-ro 10, 1924, p. 181
- Familienforschung pri Jean Borel detala esploro kaj komparo de fontoj.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Jean Borel en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Jean Borel en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Biografiaj datenoj
Referencoj
- ↑ Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
- ↑ Rememoroj el 1903, Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p 23
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.