János Pompéry
Quick Facts
Biography
János Pompéry [jAnoŝ pompEri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pompéry János estis hungara verkisto, ĵurnalisto, advokato, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859). Li uzis pseŭdonimojn ekzemple: Áldor, Yole, Sarolta, Ervin.
János Pompéry [1] naskiĝis la 21-an de junio 1819 en Miskolc. Li mortis la 28-an de septembro 1884 en Budapeŝto.
Biografio
János Pompéry lernis en sia naskiĝurbo, Eperjes kaj Pest (urbo). Li debutis novelisto en 1841 en Athenaeum (revuo). Li akiris diplomon en 1842. Baldaŭe li estis hejma edukisto ĉe grafa familio. En 1847 li estis advokato en Marcaltő, en la sama jaro li ricevis nobelecon. En la sekva jaro li ricevis postenon en la ministerio, baldaŭe li estis elektita parlamenta deputito. Inter 1850-1852 li estis advokato en Vieno, poste li revenis al Pest, kie li ricevis laboron en redaktejo. En 1861 li fondis ĵurnalon, kiun li redaktis unu jaron.
Verkaro (elekto)
- Beszélyek (1853) - noveloj
- A telivér (1859) - komedio
- A jogvesztés elmélete és az államjog (1862)
- Az első magyar általános biztosító társaság fennállásának negyedszázados évfordulóján (1883)