János Meczner
Quick Facts
Biography
János Meczner [jAnoŝ mecner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Meczner János estas hungara reĝisoro, teatrestro, universitata instruisto.
János Meczner [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
János Meczner frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, poste reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1973. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy, post 2 jaroj li estis nomumita ĉefreĝisoro. Ekde 1980 li reĝisoradis en malgranda ĉefurba teatro. Post 9 jaroj li estis nomumita teatrestro de alia teatro, en 1994 de Pupteatro (Budapeŝto).Inter 1997-2009 li estis ankaŭ arta gvidanto de Teatro Thália (Budapeŝto). Li instruas ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis 5 premiojn inter 1998-2015. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en la fruaj 1980-aj jaroj.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta (1977)
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (1982, 1999)
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte (1995)