peoplepill id: janos-gubasoczy
János Gubasóczy
The basics
Quick Facts
Gender
Male
The details (from wikipedia)
Biography
János Gubasóczy [jAnoŝ gubaŝOci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gubasóczy János estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato.
Pri la naskiĝo mankas informoj. János Gubasóczy [1] mortis la 10-an de aprilo 1686 en Vieno.
Biografio
János Gubasóczy lernis en Vieno, poste en Romo en la 1640-aj jaroj. Li hejmenvenis jam kiel pastro en 1648. Liaj ĉefaj posteno kaj titoloj estis:
- pastro en 1650 en Vágsellye [vAgŝeje]
- kanoniko en 1655 en Esztergom
- eklezia ĉefdekano en 1662 en Hont
- preposto en 1663
- abato en 1664 en Szekszárd
- titulara episkopo de Pécs en 1668
En 1670 li ricevis la taskon fari pacon en Supra Hungarujo. En la sekva jaro li estis unu el la juĝistoj, kiuj kondamnis Petar Zrinski kaj la ceterajn kompéotulojn. En 1676 li estis elektita episkopo de Vác, inter 1680‑1686 li estis kanceliero. Li estis ĉefepiskopo de Kalocsa ekde 1685.
Fontoj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
János Gubasóczy is in following lists
comments so far.
Comments
János Gubasóczy