János Dohy
Quick Facts
Biography
János DOHY [jAnoŝ dohi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dohy János estis hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).
János Dohy [1] naskiĝis la 5-an de marto 1934 apud Debrecen (Debrecen-Pallagpuszta). Li mortis la 11-an de novembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
János Dohy frekventis mezlernejojn en Keszthely, Debrecen kaj Kisvárda, universitatojn en Budapeŝto kaj Gödöllő. Li eklaboris en instituto, kie li okupiĝis pri bredado de bovinoj donantaj pli da laktoj, dume li ankaŭ instruis. En 1974 li eklaboris en ŝtata bieno de Herceghalom, post 2 jaroj en ĉeflernejo en Kaposvár. En 1976 li studvojaĝis en Usono.En 1976 li iĝis katedrestro pri bestobredado en Budapeŝto. Em 1984 li doktoriĝis. Li ricevis premiojn kaj medalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1976-2002.
Verkaro (elekto)
- Általános állattenyésztéstan. Állattenyésztési alapismeretek (Ĝenerala bestbredado. Bazaj konoj pri bestbredado) (1963, 1964, 1965, 1966)
- Állattenyésztési genetika (1979)
- Az állattenyésztés alapjai (Fundamentoj de la bestobredado) (2000)