János Baksa-Soós
Quick Facts
Biography
János Baksa-Soós [jAnoŝ bakŝa-ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Baksa-Soós János estas hungara pentristo, ŝlagrokantisto instruisto. Lia patro estis László Baksa Soós (laŭ necerta informo), lia edzino estis Ágnes Stiller-Luzsicza.
János Baksa-Soós [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio
János Baksa-Soós frekventis muzikan bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li 4 jarojn laboris en Orienta Berlino en Berlino en biblioteko kaj filmstudio. Li abiturientis en Budapeŝto en 1970, intertempe en 1968 li fondis sukcesan gitaristan muzikgrupon. En 1971 li edziĝis, poste la paro disidis al Okcidenta Germanio. Li frekventis grafikan lernejon en Essen, poste li akiris diplomon pri pentrado, skulptado, ceramikarto en Düsseldorf. Lia ĉefa instruisto estis Joseph Beuys. Ekde 1978 li vivas en Okcidenta Berlino, li signas la kreitajn artaĵojn kiel Prince January. Lia filo vivas en Budapeŝto.
Elektitaj ekspozicioj
- 1996 Budapeŝto
- 2005 Berlino
- 2007 Székesfehérvár
Liaj libroj
- 1972 - 1973 Olympi (fabellibro kun akvafortoj)
- 2000 Prince January: Terra Forming
Liaj filmaj roloj
- 1970 Szép leányok, ne sírjatok
- 1971 A harmadik
- 2001 Cseh Tamás film