peoplepill id: jacobus-klaas-hammer
JKH
Netherlands
1 views today
1 views this week
Jacobus Klaas Hammer
Dutch scouting leader and esperantist

Jacobus Klaas Hammer

The basics

Quick Facts

Intro
Dutch scouting leader and esperantist
Work field
Gender
Male
Age
83 years
Residence
Taxusstraat, Netherlands
The details (from wikipedia)

Biography

Jacobus Klaas Hammer, konata kiel Ko Hammer estis nederlanda esperantisto. Li naskiĝis la 12-an de junio 1928 kaj mortis la 5-an de junio 2011 preskaŭ 83-jara.

Kun sia edzino Tiny li estis la centro de la Esperanto-vivo en Zaanstad. En sia juna aĝo li ege aktivis en la Skolta Esperanto-Ligo, kies eldonaĵojn ofte li kreis.

En 1995 kelkaj Esperanto-asocioj kunfandiĝis en unu nova asocio Esperanto Nederland, kaj FEN-X fariĝis ĝia membrogazeto. Ek de la unua numero de FEN-X en januaro 1996 Ko Hammer estis ĝia redaktanto. FEN-X estu prononcita Fenikso, ĉar ĝi, same kiel la mitologia birdo, renaskiĝis el sia cindro. El la cindro de la malnovaj organizaĵojnaskiĝis energia, moderna asocio kaj FEN-X devis spegule dismontri tiun novan etoson kun nova, talenta redaktanto. Ko Hammer havis multajn kvalitojn sed tamen ne volis akcepti la postenon definitive. Nur provizora redaktanto li volis esti, ĝis iu pli kompetenta sin anoncos. Tiu provizora funkcio daŭris 15 jarojn. “Nenio estas pli definitiva ol io provizora” li foje diris. Li estis survoje al la 100a Fenikso, aperonta en 2012 sed ni neniam scios kiujn ideojn li jam havis en sia kapo.

Verkoj

1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro por lerni Esperanton, verkita kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj. Tiu libro rekte en Esperanto ebligas al geskoltoj lerni Esperanton malpere de sia gepatra lingvo.

1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro. Temas pri vortaro de skoltaj terminoj utilaj dum tendaro.

Bildaro

Vidu ankaŭ

  • Verslag van het Colloquium. Verleden, Heden en Toekomst van de Esperanto-Beweging in Vlaanderen
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jacobus Klaas Hammer is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Jacobus Klaas Hammer
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes