Izsák Perlmutter
Quick Facts
Biography
Izsák Perlmutter [iĵAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Perlmutter Izsák estis hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Izsák Perlmutter [1] naskiĝis la 2-an de julio 1866 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de aprilo 1932 en Budapeŝto.
Biografio
Izsák Perlmutter devenis el riĉa juda familio. Li lernis en Budapeŝto de Gusztáv Magyar-Mannheimer, Bertalan Karlovszky kaj Sándor Bihari (pentristo), kelkajn monatojn en 1891 ankaŭ en akademio Julian en Parizo. Inter 1898 kaj 1904 li pentradis en Nederlando. Hejmenveninta li laboris en Artistkolonio (Szolnok), Besztercebánya, Rákospalota, Budapeŝto. Li ŝatis pentradi pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, portretojn. Li havis edzinon.
Elektitaj ekspozicioj
- Berlino, Parizo, Munkeno, Roterdamo
- Budapeŝto (1921, 1930, 2003, 2013)
Elektitaj pentraĵoj
Ĉapela memportreto
Memportreto (1905)
Memportreto kun kravato-adapto
Sinjorino en ĉapelo ĉe la marbordo
Ĉambro (1923)
Virino kun ombrelo
Kudristino
Ripozanta virino
Dimanĉa vizito
Ciklameno (1914)
Strato en Laaren (1901)
Kuŝanta virino
Mia edzino (1892)
Tabán (urboparto de Budapeŝto)
Leganta virino
En drinkejo
Vira portreto
En la ĉambro