István Sztankay
Quick Facts
Biography
István SZTANKAY [iŝtvAn stankai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sztankay István estis elstara hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro.
István Sztankay naskiĝis la 14-an de februaro 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de septembro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
István Sztankay frekventis aktoran lernejon de Kálmán Rózsahegyi, poste li laboris, fine lernis en Teatra kaj Filma Altlernejo inter 1957-1961. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc) en 1961. Li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1963-1974, poste al diversaj ĉefurbaj teatraj trupoj. Li edziĝis resume kvarfoje, baldaŭe havanta filon kaj filinon. Li ofte ludis kune kun Ila Schütz, la publiko supozis ilin geedza paro, kiu nature ne estis vera. Ili ludis kune en spektaklo Bernard Slade: Same Time, Next Year (En sama tempo en venonta jaro) prezentita, pli, ol 300-foje. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenis al Aktoro de la nacio de 2012.
Roloj (elekto)
- 26 filmoj inter 1959-2006, ekzemple Húsz óra (Dudek horoj), 1965
- multe da televiziaj filmoj inter 1962-2002, ekzemple Bors (serio), 1968; Petőfi 1-6 (serio), 1981
- 4 reĝisoradoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Bertolt Brecht: Haltu Arturo Ui!; Molière: Tartuffe;William Shakespeare: Romeo kaj Julieta, Macbeth; Friedrich Schiller: Maria Stuart; Jaroslav Hašek: Ŝvejk; Ferenc Molnár: Liliom (Lilio)
- hungaraj voĉoj de Gregory Peck, Tony Curtis, Marcello Mastroianni, Jean-Paul Belmondo, Charles Bronson, Michael Caine, Alain Delon, Leslie Nielsen, Danny DeVito
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto (2016)