István Nyomárkay
Quick Facts
Biography
István Nyomárkay [iŝtvAn njomArkai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyomárkay István estas hungara lingvisto, filologo, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010), membro de Kroata Scienca kaj Arta Akademio (1997).
István Nyomárkay [1] naskiĝis la 16-an de marto 1937 en Budapeŝto.
Biografio
István Nyomárkay frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1956-1961, poste li instruis en mezlernejo 12 jarojn. Ekde 1975 li instruas en Universitato de Budapeŝto, kie li iĝis katedrestro en 1987, en la sama jaro li doktoriĝis antaŭ la akademio. Post 2 jaroj li profesoriĝis. En 2007 li pensiuliĝis, sed li instruas plu. Li okupiĝas pri la slavaj lingvoj. Ekde 2000 li redaktas fakrevuon Studia Slavica. Li ricevis 3 premiojn inter 2000-2007.
Verkaro (elekto)
- Ungarische Vorbilder der kroatischen Spracherneuerung (1989)
- Horvát-magyar szótár (Kroata-hungara vortaro), 1996)
- Rövid szerb és horvát nyelvtörténet (Mallongaj serba kaj kroata lingvohistorioj), (2008)