István Náray-Szabó
Quick Facts
Biography
István Náray-Szabó [iŝtvAn nArai-sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Náray-Szabó István estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Li estis patro de Gábor Náray-Szabó.
István Náray-Szabó [1] naskiĝis la 20-an de julio 1899 en Szombathely. Li mortis la 16-an de septembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
István Náray-Szabó frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ricevis diplomon en 1922. En la sekva jaro li eklaboris en la universitato. Post 4 jaroj li doktoriĝis, poste helpe de stipendio li laboris-esploris en Berlino kaj Manchester. Hejmenveninta en 1930 li ekinstruis en universitato en Szeged, ekde 1938 en Budapeŝto. En 1947 li estis akuzita false, fine li estis deportita 2 jarojn. En 1953 li trovis postenon en instituto. En 1970 li pensiuliĝis. Li ricevis premion postmorte en 1990.
Verkaro (elekto)
- Fizikai kémia (fizika kemio) (1940)
- Kristálykémia (1944)
- Szervetlen kémia (1947-1958)
- A szilikátüvegek tulajdonságai (1963)