peoplepill id: imre-voros
Imre Vörös
The basics
Quick Facts
Gender
Male
Age
80 years
The details (from wikipedia)
Biography
Imre Vörös [voroŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vörös Imre estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro.
Imre Vörös [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1903 en Győr. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1984 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Vörös iĝis inĝeniero en 1926 en Budapeŝto, post jardeko li samloke doktoriĝis el ekonomia scienco. Inter 1926-1934 li estis vicprofesoro en la teknikuniversitato, dume li studvojaĝis al Usono en la studjaro 1929. Li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro en 1940, en la studjaro 1949 li estis dekano, inter 1950-1954 rektoro, katedrestro ĝis 1968. Li doktoriĝis el teknika scienco en 1970. Li pensiuliĝis en 1973. Li okupiĝis precipe pri dentoradoj. Li ricevis premion Kossuth en 1951.
Elektitaj publikaĵoj
- Fogaskerekek I-II. (Dentoradoj 1-2), (1943, 1945)
- Géprajz (inter 1954-1974 okfoje eldonita)
- Gépelemek II. (inter 1961-1972 trifoje eldonita)
- Fogaskerekek fogalakja és fogalaktényezői a fogtőszilárdság méretezéséhez (1968)
- Műanyag fogaskerekek (1970)
Fontoj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Imre Vörös is in following lists
comments so far.
Comments
Imre Vörös