Imre Hutás
Quick Facts
Biography
Imre Hutás [hutAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hutás Imre estis hungara kuracisto, pulmonologo, profesoro, subministro.
Imre Hutás [1] naskiĝis la 2-an de junio 1926 en Miskolc. Li mortis la 9-an de junio 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Hutás abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Semmelweis en 1951, sed dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris en hospitalo. Post siaj studoj li laboris en pulmonologia kliniko en Budapeŝto. Li akiris pulmonologian fakdiplomon en 1954. En la lernojaro 1960 li laboris en Germana Demokrata Respubliko. En 1963 li atingis la rangon ĉefkuracisto en hospitalo de Budapeŝto. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio en 1966. Ekde 1970 li estis nomumita gvidanto de pulmonologia instituto, en 1976 universitata profesoro, eĉ katedrestro inter 1987 kaj 1996. Inter 1978 kaj 1987 li estis subministro pri sano. Li doktoriĝis en 1985.
Elektitaj publikaĵoj
- Klinikai légzésfunkciós diagnosztika (1967)
- A tüdő megbetegedéseinek atlasza (1997)
- Pulmonális és extrapulmonális tuberkulózis (2007)