Imre Csik
Quick Facts
Biography
Imre Csik [ĉik], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Csik Imre estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.
Imre Csik [1] naskiĝis en 1857 en Hungara reĝlando en Nagyberezna (nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 1-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Csik studis komence en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, poste en Akademio de Selmec inter 1877-1879. Post jaroj li instruis en la akademio kelkajn studjarojn. Ekde 1883 li laboris en diversaj ŝtataj arbaroj (komence en Brassó, poste en Máramarossziget (1889-), Liptóújvár (1904-). En tiu periodo interrompoj okazis, ekde 1886 li havis postenon en la agrikultura ministerio, baldaŭ en la ĉefurba arbaro. Li multe okupiĝis pri Tatroj, li proponis la plenan ŝtatan posedaĵon por nacia parko, kie oni evoluas la turismon, ĉasadon, sportojn.
Elektitaj kontribuoj
- Fővadunk okszerű tenyésztéséről (1902)
- A Bison (amerikai bölény) és kőszáli kecske vadászata a Magas-Tátrában (1907)
- Die staatlischen Besitzungen in der Hohen Tatra (1914)