Imre Barta
Quick Facts
Biography
Imre Barta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Imre estis hungara internisto, hematologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Birnfeld.
Imre Barta naskiĝis la 30-an de septembro 1899(nun 1899-09-30) en Kecel, li mortis la 18-an de novembro 1978 en Pécs.
Biografio
Imre Barta devenis el juda familio. Post la maturiĝo li batalis en la 1-a mondmilito, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto, germanlingva Universitato de Karolo kaj Scienca Universitato Erzsébet. En la lasta li akiris medicinan diplomon en 1924. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato, ekde 1933 privata instruisto. Interrompe li havis stipendion en Berlino inter 1929–1931. Li estis ĉefkuracisto inter 1936-1960, sed interrompe dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, tamen en alia hospitalo. Ekde 1947 li estis ankaŭ hospitalestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1952, li doktoriĝis (DSc) en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis profesoro en la universitata kliniko en Pécs inter 1960–1968, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri hematologia morfologio kaj osta medolo. Li edziĝis en 1937 kaj li ricevis solan premion en 1952.
Elektitaj kontribuoj
- A vérképző szervek kór- és gyógytana (disertaĵo, 1933)
- Csontvelőpunctiós vizsgálatok anaemiában. (1937)
- A csontvelő kóros regeneratiójának morphologiája. (1946)
- A csontvelő reticulosis morphológiája és klinikája. (1953)
- A lymphocytosis morphologiája és klinikája. (1958)
- A lép belgyógyászati betegségekben. (1969, germane: 1972, ruse: 1976)
- Klinikai cytopathológia (1979)
Fontoj
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla en la 28-a paĝo)
- (legebla en la 28-a paĝo)
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44337 hungarlingva datenaro de muzeo