Ibby Bentze
Quick Facts
Biography
BENTZE Ibby [bence], [Viorica Benţe] estas hungara pentristino, restarigistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 10-an de majo 1947. Ŝi estas la edzino de skulptisto Tibor Bentze.
Kariero
Ibby Bentze studis inter 1961-66 en la Arta Mezlernejo de Oradea, kie ŝia majstro estis Mihály Tompa (pentristo); inter 1970-74 ŝi pristudis tekstilrestaŭradon en Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto. Inter 1975-1980 ŝi laboris en Belarta Muzeo de Bukareŝto kiel tekstilrestarigisto. Ŝi ekspozicias regule de 1974 en Bukareŝto; de 1982 en Italio, Francio kaj Usono kune kun sia edzo. De 1984 ŝi estas anino de Ligo de Usonaj Muralistoj. Inter 1989 kaj 1995 en Usono ĉe Lowy Frame and Restorin Co kiel tekstil- kaj paperrestarigisto. En 1996 ili loksidiĝis en Debreceno (Hungario).
Fontoj
- Artportal.hu
- Biografiaj indikoj Biografiaj indikoj]