peoplepill id: hans-walther-2
HW
Germany
1 views today
1 views this week
Hans Walther
German sculptor

Hans Walther

The basics

Quick Facts

Intro
German sculptor
Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Apolda, Weimarer Land, Thuringia, Germany
Place of death
Erfurt, Erfurt Government Region, Province of Saxony, Kingdom of Prussia
Age
73 years
Hans Walther
The details (from wikipedia)

Biography

Hans Walther (naskiĝinta la 28-an de majo 1888 en Apolda, mortinta la 4-an de novembro 1961 en Erfurto) estis germana skulptisto.

Vivo

Hans estis la filo de ŝtontajlisto en Apolda, kies ateliero troviĝis en Friedhofstraße (hodiaŭ: Lessingstraße). Tie li laŭkomisie fabrikis tomboŝtonojn.

En 1896 la familio transloĝiĝis al Erfurto, kie malfermiĝis nova ateliero kun same granda sukceso (en la Schulze-Delitzsch-Straße). Post la abiturienta ekzameno Hans ekstudis en Vajmaro ĉe profesoro Adolf Brütt. Baldaŭ poste li iris Berlinon por membriĝi al la trejnitaro de Hugo Lederer. Serĉante propran stilon Hans Walther inspiriĝis per la Berlina secesio kaj per la ekspresionismo de Herwarth Walden. Dum restado en Parizo li renkontis Auguste Rodin. En 1910 li estis akceptita kiel membro en la Asocio de germanaj artistoj (Deutscher Künstlerbund). De tiam li postlasis multajn spurojn, precipe en Erfurto.

Militaj spertoj kaj nekompreno de lia arto

Traŭmatoj travivitaj dum la Unua Mondmilito ege influis lian kreivan agadon. Al liaj multnombraj monumentoj por falintoj mankas ĉiu ajn karaktero de ŝovinismo kaj glorado de perforto. Kelkaj provokis negativajn reagojn: la en 1924 farita memorigilo por la erfurta Jäger-Regiment zu Pferde Nr. 6 antaŭ la preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj kun senvestaj figuroj eĉ estis forigita en 1939 pro insisto de la nazia urbestro Walther Kießling. La monumento en Straußfurt bonŝance restis.

La figuroj memorigas la stilon de Ernst Barlach. Multaj de li skulptitaj tomboŝtonoj de sur la ĉeftombejo erfurta ankaŭ estis damaĝitaj. Kurioze ne estis tuŝitaj liaj ekspresionismaj kristalformaj artaĵoj de sur la juda tombejo nek kripto por ĉefĝardenisto de 1920.

Tomboŝtono sur la Nova juda tombejo de Erfurto.
Frisoj ĉe la Universitato de Erfurto, kune kun Helmut Braun, 1954

Novaj taskoj

Ekde 1934 oni malkovris la rolon de artaĵoj konkretigi la funkcion de konstruaĵoj publikaj (baugebundene Kunst). Por Walther estis tio granda ŝanco montri sian talenton. En Erfurto videblas fasadaranĝoj i.a. ĉe la du ejoj de la Ŝparkaso kaj de la Asekurkompanio AOK.

En 1935 financis Julie Siegfried kaj la fondaĵo "Wilhelm-Siegfried" ankaŭ du bronzajn figurojn en la parko Brühler Garten.

La en 1922 konstruita kaj en 1924 pligrandigita ateliero (arĥitekto: Karl Meinhardt) en la Gartenstraße kiel ankaŭ la du loĝdomoj de Walther estis detruita en 1945. Ĉio tiu jam ne ekzistas hodiaŭ.

Post 1945

Post la liberigo Walther dediĉis sin al la kreado de ŝtonaj portretoj de ŝatataj personoj. En 1947 li projektis mortodancon por la viktimoj de la bombardoj en Erfurto. Ĝi troviĝis hodiaŭ ĉe la ege detruita franciskana preĝejo.

Post la morto li estis enterigita en tombo sur la ĉefa tombejo, kies tomboŝtonon ornamis virina figuro projektita de li mem.

Verkoj

En Erfurto

  • Tombo por la semaĵkultivisto Carl Schmidt sur la ĉefa tombejo, 1921
  • Monumento por la falintaj soldatoj de la Jägerregiment zu Pferde Nr. 6, 1924
  • Fasada reliefo sur la katolika malsanulejo (Puschkinstraße), 1925
  • Portalo de la Granda Hospitalo (Juri-Gagarin-Ring), 1925
  • Domo de la asekurkompanio AOK, 1930
  • Ŝparkaso de sur Anger, 1930
  • Ŝparkaso de sur Fischmarkt, 1930
  • Mutter mit fünf Kindern, bronza plastiko en la parko Brühler Garten, 1935
  • Froschkönig und Prinzessin, bronza-plastiko por puto kun trinkakvo en la parko Brühler Garten, 1936
  • Mortodanco ĉe la franciskana preĝejo, 1947/2011
  • Kruco triumfanta en la preĝejo de Sankta Tomaso, 1952
  • Busto el bronzo antaŭ la Kirurgia kliniko por honori Alfred Machol, 1953
  • Friso kun figuroj ĉe la Pedagogia altlernejo 1, 1954

Alie

  • Monumento por falintaj soldatoj en Straußfurt, 1923
  • Portretbusto de Richard Wetz ĉe la Franz-Liszt-altlernejo en Vajmaro, 1926

Literaturo

  • Eberhard Menzel: Der Bildhauer Hans Walther (1881-1961), en: Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte des Kreises Apolda 1995, S. 16ff.
  • Peter Franz: Martialische Idole. Die Sprache der Kriegerdenkmäler in Thüringen. Eine landesweite Darstellung des Bestands und eine kritische Analyse ihrer ikonografischen und verbalen Botschaften, eldonis la fondaĵo Rosa Luxemburg, Jena 2001, p. 92 sekv., ISBN 3-935850-04-2

Subnotoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Hans Walther is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Hans Walther
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes