Gyula Petrányi
Quick Facts
Biography
Gyula Petrányi [djula petrAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Petrányi Gyula estis hungara kuracisto, imunologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
Gyula Petrányi [1] naskiĝis la 24-an de junio 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 2000 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Petrányi ricevis diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, poste li eklaboris en la universitata hospitalo. En 1948 li plulernis en Brito helpe de stipendio. En 1950 li estis nomita katedrestro en universitato de Debrecen, kie li estis ankaŭ vicrektoro inter 1971–1974. Li doktoriĝis en 1965. En 1974 li revenis al Budapeŝto. En 1983 li pensiuliĝis, tamen li pluinstruis. Li okupiĝis inter alie pri la internaj malsanoj. Li ricevis diversajn premiojn.
Verkaro (elekto)
- A diastolés véráramlás vizsgálata az ember verőereiben (1944)
- A belgyógyászat alapvonalai (1948) - en 1986 aperis la 11-a eldono
- Belgyógyászati diagnosztika (1961) - en 2010 aperis la 9-a eldono
- Autoimmun betegek (1974)
- Belgyógyászat (1989)