
Quick Facts
Biography
György Rauscher [djordj raŭŝer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rauscher György estis hungara pentristo.
György Rauscher [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1902 en Dorog, li mortis la 3-an de oktobro 1930 en Komárom.
Biografio
György Rauscher frekventis mezlernejon en Komárom, samtempe li lernis pentradon private de Károly Harmos. Li plulernis pentradon en Akademio de Belartoj de Vieno kaj Reĝa Belarta Akademio. En la lasta akademio lia ĉefinstruisto estis István Réti. En la jaroj 1925 kaj 1926 li studvojaĝis al Parizo (tie estis plej longe), Florenco, Vieno kaj Munkeno, poste li hejmenvenis al Budapeŝto. En 1927 li translokiĝis al Berlino, kie li estis konata portretisto kaj ilustristo. Baldaŭ li translokiĝis al Nico, poste denove al Parizo. Li malsaniĝis pro tuberkulozo, la tiutempaj kuracaj metodoj ne helpis.
Ekspozicioj
- Budapeŝto (1927, 1935)
- Brno (1928)
Elektitaj pentraĵoj
- portretoj pri Marlene Dietrich, Lilian Harvey
La lipharulo
Ĉetable
Kostumulo kun kakto
Memorigiloj
- memormedalo pri Rauscher György