György Pálos
Quick Facts
Biography
György Pálos [djordj pAloŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pálos György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Patrovits [patroviĉ].
György Pálos [1] naskiĝis la 8-an de majo 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
György Pálos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1940. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), sed iom poste li soldatiĝis. Post la militkaptiteco li povis hejmenveni nur en 1948, poste li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), ekde 1952 al Teatro de Hungara Armeo. En 1962 li malsanuliĝis, post 3 jaroj la kuracistoj jam malpermesis la teatran aktoradon. Ĝis sia morto li ricevis rolojn en la Hungara Radio, krome li estis dublada aktoro. Li ricevis 3 premiojn inter 1958-1968. Lia edzino estis Magda Olthy.
Elektitaj teatraj roloj
- George Bernard Shaw: Saint Joan - Dauphin
- Lev Tolstoj: Milito kaj paco - Napoleono
- Jenő Heltai: A néma levente - reĝo Matiaso
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Surveturo - Bendics (1955)
- Tegnap (1959)
- La kaporalo kaj la aliaj - Szíjjártó István (1965)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Willi Forst, Henry Daniell kaj aliaj [2]
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj