György Gyöngyössy
Quick Facts
Biography
György Gyöngyössy [djordj djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gyöngyössy György estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, esperantisto.
György Gyöngyössy naskiĝis la 24-an de aprilo 1912 en Dombóvár. Li mortis en 1999 en Budapeŝto.
Biografio
György Gyöngyössy abiturientis en katolika gimnazio, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1937, plian diplomon pri dentkuracado en 1955. Inter 1938-1944 li laboris en hospitalo de Mohács, kie li okupiĝis pri akuŝado kaj internaj malsanoj. Inter 1944-1968 li estis ĝenerala kuracisto en sia naskiĝurbo, poste li okupiĝis pri sportaj malsanoj en Debrecen. En 1969 li estis nomumita ĉefkuracisto en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Inter la fervojistoj li lernis Esperanton kaj li vizitis kongresojn, renkontiĝojn.
Memorigiloj
- komuna memortabulo en Dombóvár
Fontoj
- [1] hungare