Gerald Tucker
Quick Facts
Biography
Gerald Tucker (prononco [Ĝeld Tak]), naskiĝis en 1932. Li estas esperantisto naskiĝinta en Teksaso, Usono, sed ekde la 1950-aj jaroj vivanta en Germanio, de multaj jaroj en la kvartalo Hochzoll de la urbo Aŭgsburgo. Kun sia germana edzino Stefanie Tucker, ambaŭ aktivaj esperantistoj ekde la 1950-aj jaroj, li ekde la 1980-aj jaroj aktivas kiel gvidaj kunlaborantoj de la Germana Esperanto-Instituto, kaj aldone ekde la jaro 2007 gvidas la publikajn rilatojn de la aŭgsburga civitana centro Holzerbau. Krome en la multaj jaroj de esperantista engaĝiĝo li havis diversajn postenojn en Germana Esperanto-Asocio, en ties regiona organizaĵo Bavara Esperanto-Ligo kaj en la loka "Esperanto-lingvoklubo" en la hejmurbo Aŭgsburgo. Laŭ stato fine de la jaro 2014 la edzino estas la vicprezidantino de Bavara Esperanto-Ligo kaj la prezidantino de la loka Esperanto-klubo, kaj la edzo "fone" subtenas ŝin sen formala honorofico en tiuj asocioj.
Eksteraj ligiloj
- artikolo Es "tuckert" im Holzerbau de la 14-a de januaro 2010 en la regiona gazeto Augsburger Allgemeine (germane)
- ↑ Vidu la gazetaran noton de la 14-a de januaro 2010 en la regiona gazeto Augsburger Allgemeine, kies reta versio legeblas per la menciita ekstera ligilo.